Restas apenaŭ 50 tagoj ĝis la unika Seminario pri la Literaturo de Esperanto – kaj ankoraŭ eblas aliĝi!

Kie:
Universitato de Louisville, Louisville, Kentucky (Usono).

Kiam: sabato-dimanĉo, 26-27 februaro 2011

Sub gvido
de:
Ulrich Becker, poeto kaj eldonisto

Duncan
Charters, lingvisto

Humphrey Tonkin, kritikisto

Tim Westover, novelisto

Tempogamo: La
seminario komenciĝos matene la 26-an de februaro kaj finiĝos tagmeze la
27-an de februaro. Ĝi parte koincidos kun la 39-a Konferenco pri
Literaturo kaj Kulturo depost la Jaro 1900, organizita de la Universitato
(http://www.thelouisvilleconference.com), kaj al kiu
oni rajtas aliĝi kiel vizitanto kontraŭ $10 tage.

Loko: Salonoj de la Universitato de Louisville.

Lingvoj: La
lingvoj de la seminario estos Esperanto kaj la angla.

Tranoktado: Pri hoteloj vidu la retpaĝaron de la konferenco.

Aliĝo:
$35 ($15 por studentoj). Vi povas pagi la aliĝkotizon sur la retpaĝo de
Esperantic Studies Foundation, sekcio "Donacu Rete":
klaku la Paypal-butonon por "Esploraj Iniciatoj" (plej sube sur la
paĝo). Bonvolu anonci al la organizantoj vian deziron partopreni:

bonnie.fonsecagreber (ĉe) louisville.edu

tonkin (ĉe) hartford.edu

chez.grebeli (ĉe) gmail.com